Soneto kaj krono pri foto
sur foto mia malriĉeco
vesto kiel por juna frato
patro milite sen kravato
patrino laŭ iama deco

frato ulanas per kornĉapo
de Vlaĉjo Lejĉak - kaporalo
kaj poste preskaŭ generalo
kun buŝharmoniko ĉe mapo

li havis fotoaparaton
tio estis granda afero
eĉ faris politikan staton

mi ŝatis lian ekzaktecon
se vivo iris al lud-sfero
riproĉis li trokuraĝecon
Zuriko, la 2an de novembro 1997