Soneto pri gravo malgrava
jes oni elektis Ivanon
modeste disdonis li ridojn
kaj akre detruis perfidojn
protektis klarecon kaj sanon

subite Ivano ŝanĝiĝis
fariĝis diabla eksceso
ŝtopiĝis per sia sukceso
ho Dio - li tute stultiĝis

komencis timigaj rigardoj
perdiĝis amikaj konsiloj
kaj voĉoj fariĝis petardoj

ekestis reĝima ordono
detrui sen iuj ĝentiloj
fiaĉojn per plua malbono
Zuriko, la 28an de novembro 1997