Soneto pri Mieczysław Knobloch
li nomis sin eĉ profesoro
pri fako metaloplastiko
verŝajne eĉ pri skolastiko
ne estis li riĉa sponsoro

mi prenis arĝent-ornamaĵon
kaj poste angoro turniĝis
ĉar l' arta  valoro perdiĝis
dum mi transsaltis vojfosaĵon

mi vere travivis turmentojn
ĝis nun li eĉ ŝuldojn ne vidas
kovrante agrablajn momentojn

forgesis mi plurajn eventojn
tro forte sub haŭto li sidas
pro tio forpelis mi sentojn
Zuriko, la 29an de novembro 1997