Soneto pri horormalkovroj
perditaj en viva silento
ni faris terurajn malkovrojn
svastike bastonajn manovrojn
kun sklav-list' de kruel-momento

du lingvoj en libroj paroĥaj
kaj tamen kun poloj en moro
kaptitaj al devig-laboro
"amu Dion" pola son' "koĥaj"

skeletoj kun ŝuaj lignaĵoj
en turo preskaŭ disbatita
miraklo de sanktaj artaĵoj

ĉion vidis paroĥo Muttke
germano laste forpelita
tutsamuloj fartis embuske
Zuriko, la 5an de novembro 1997