Soneto je ĥoĥolaj skoloj
ĥoĥolo diris al ĥoĥolo
ĉu estas diversa sentado
ĉe verkad' kaj entreprenado
demande pri iu ajn skolo

l' unua tre melankolia
malpense enamikiĝinta
alia senradikiĝinta
volupte antireligia

l' unua lernis pri ordeco
de l' dua kun troa patoso
forpasis normala saĝeco

l' unuan laŭdis pietismo
la dua pro l' sorta etoso
kovriĝis per postmodernismo
Zuriko, la 10an de decembro 1997