Soneto pri pano kaj vino
libere nur dia dungito
vivante per vino kaj pano
mi restas solida kristano
ĉar zorgas mi pri la spirito

petole dum baĥa vizito
donante vodkon por satano
mi trinkas vinon en kabano
sen iu ajn mola hezito

ne temas ja pri la profito
sed pri agrableco kaj sano
por jam ne fariĝu perdito

tre ofte se mankas merito
frustradon diluas ĉampano
feliĉon densigas kvalito
Zuriko, la 13an de decembro 1997