Soneto laŭ radia ondo
programo vere maldekstreca
kontraŭ NATO - entute pie
kun sekuro eŭro-unie
kaj zorge pri varo ŝtateca

"ne ŝtelu rabe polan teron"
"donu al homoj bezonaĵojn"
"certigu minimum-manĝaĵojn"
... parlamentanoj kaŝas veron

mi ŝanĝas mian opinion
Radio  "Maria" tre pravas
ĉar ŝtato rulas en nenion

al pastro-direktoro preĝe
por ke li sciu kien navas
ĉar dekstruloj agas malleĝe
Zuriko, la 20an de decembro 1997