Soneto pri febla emfazo
se iu ne eltenas Dion
similas malamon de floroj
kaj kiu ne kredas pri moroj
misuzas maltime eĉ ĉion

do iras sen viv-fantazio
karieruloj kaj ĝemuloj
ruzante pri sent-naivuloj
ĉe okazo kun amnezio

naivaj aĉetas aŭ vendas
privilegion sen patento
ne ĉiu de stulto dependas

la sekta sidejo - oazo
en cerbo naskiĝas fermento
finfine malsanas emfazo
Zuriko, la 22an de decembro 1997