Soneto en la stacidomo
en Zurik' stacidom-anĝelo
informas kun granda emfazo
pri ligo de sekvo kun kazo
sub ege feliĉa verd-stelo

estas iu stranga rubriko
tie Dio faros utilon
donante kosman permesilon
malaktualiĝos metriko

ni kantas kristnaskajn kanzonojn
kaj paŭze manĝas fiŝojn fastajn
flegante kutimajn rezonojn

helecoj ĉe l' nigra abismo
forigante obstinojn lastajn
perlingve iras al neismo
Zuriko, la 24an de decembro 1997