Soneto je Diel-fastmerkredo
Zurikon forlasas l' verkisto 
por daŭre skribi pri Berlino
ne urĝas aŭtora rutino
sed nun malriĉiĝis kreisto

invitas al "cindra merkredo"
por vino kaj por grasmanĝaĵo
ne aŭdis pri fastkuiraĵo
ĉar manĝo dependas de kredo

adiaŭas nin por eterno
forirante tamen esperas
ke temp' ne fariĝos inferno 

la libro-kost' cent dudek frankojn
soprano la brikon surteras
mi sendos ofertojn en bankojn
Zuriko, la 12an de februaro 1997