eniris mi vendejon - "ŝtorm' forprenu tuj ĉion el standoj" "ventaĉo ne flugas al randoj" "uragan' batas vintre sen norm'" dum tiu ĉi vana debato forflugis ĉio kiel birdoj bretaro ĉirkaŭis je ŝildoj fruktoj dancis sur l' tuta strato helpante poste en laboro deziris mi vendistojn sunon ke ili vendu kun fervoro avertis ja velnavigulo vetero detruas fortunon tornadas en kalma angulo