Soneto je diversmotivoj
Spinoza jam montris la veron
libero bezonas devizojn
ne ŝatas troigi la krizojn
Herkulo eĉ plagis koleron

moda krio kun plump-efekto
oni devas poze petoli
kaj poste timege ĥoĥoli
irante senzorge al sekto

ankaŭ anarkio limiĝas
plej ofte antaŭ monfarejo
la spuroj poste disviŝiĝas

tre vaste agas strata justo
sed tamen ruĝas veturejo
krucvoje perdiĝas la ĝusto
Zuriko, la 21an de februaro 1997