restad-memortag' en Zuriko en l' teatro kantis La Lupa du violonĉelistoj - la trupa spektaklo - spirita fortiko kion mi havis - mi forlasis memoraĵ-librojn manuskriptojn kaj ankaŭ drakonajn deliktojn kontraŭ kiuj mi eĉ frakasis ĉe l' Altar' de l' Grand-Aventuro mi volis dolĉigi amaron kreiĝis konscienc-fakturo ĉu tiel aspektos futuro Tutpovo forgesos homaron kadavrojn gustumos vulturo