Soneto pri la kompresoro
kalkulis tagojn profesoro
ankoraŭ du ĝis la sukceso
finiĝos scienca proceso
"premadon faras kompresoro"

bedaŭre heroo kun koro
eniris misvage la marĉon
kaj nun kuiradas la barĉon
anstataŭ komerci per oro

li vidas rozajn elefantojn
dum ĉekoj de l' mano al l' mano
iras provokante ŝuldantojn

l' kvaronlitron de "kompresoro"
aĉetis - ĉifoje sen pano
por blankaj musoj je furoro
Zuriko, la 28an de februaro 1997