Soneto jubileumada
atentu zorgeme pri dato
oni eldonis komunikon
ke kreis iu la unikon
pro tio perdiĝis la kato

banejo kaj poste kataro
ĝuste malfermiĝis profeta
Jubila Salono Soneta
speciale por registaro

kial ili nun telefonas
ĉu certe - demandas kelnero
ĉar tiuj voĉoj strange sonas

komenc' de april' - premiero
okazon ja ĉiuj jam konas
Internacia Tag' de Vero
Zuriko, la 29an de februaro 1997