Soneto survoje al celo
jes mono feliĉon ne donas
scipovas ĝi tamen savigi
tromulto emas frenezigi
riĉuloj malfide ĝin kronas

pro la eta honorario
mi ne estis tre kontentita
sed tamen certe elrevita
teatro ne estas rario

estas ĝojo kiu sufokas
malpleneco kiu riĉigas
kaj doloro kiu provokas

kiel navigisto sen veloj
senlaŭre mi barojn dronigas
por atingi vojon al celoj
Zuriko, la 3an de februaro 1997