Soneto plektigas jarcentojn
mi naskiĝis - mortis poeto
antaŭ kvincent sesdek kvar jaroj
laŭ vok' de l' poezi-altaroj
pri l' kazo ekestis soneto

hazardo ĉu dia dekreto
historio strange plektiĝas
frat' kun frat' miljare troviĝas
detale silentas sekreto

presado - iama intimo
ekzistis neniu rekordo
nur ĉarhuf-frapo sur pavimo

herezo frapis fantazion
epidemiiĝis ĉe fjordo
sed homo ŝatis poezion
Zuriko, la 1an de marto 1997