Soneto kun multaj stampiloj
per stampoj de la prezidanto
de l' unua sekretario
oni sendis min al vario
de l' metal-plastika vaganto

mi stampis per kis-varianto
"artisto" "juvelist'" "pri ĉio"
"gvidanto de l' pol-galerio"
"manĝado-trinkado-ĝuanto"

ankoraŭ cento da stampiloj
la lasta nomiĝis eĉ "dada"
sonoras miaj memoriloj

laŭ romiana maniero
"do, ut des" - latine parada
mi mendos stampilon "subtero"
Zuriko, la 13an de marto 1997