Soneto blasfemanta preĝe
blasfemo miksita kun preĝo
inter sanktumeco kaj peko
nostalgie ŝiranta veko
de rido kaj silenta seĝo

el nenio venas mirakloj
doloro kun flug-fantazio
fortuno kun mank-iluzio
fandumas diferenc-obstakloj

koloroj flirtas kun grizeco
ĉiu tago fariĝas festo
danĝero parolas kun amo

ĝojigas nin eĉ funebreco
de scio valoras nur resto
paradokso ne estas dramo
Zuriko, la 14an de marto 1997