Soneto kun multaj konkludoj
ne kapo ĝojigas bieron
sed glaso inspiras al pufo
feliĉo - la parto de hufo
ĉu fero certigas prosperon

truko sidas sur av-fotelo
tiel malĝoj' gravas por stelo
kiel hom' irante al celo
kalkulas je help' de ĉielo

poento ne ŝatas konkludon
ĉar ĝi ja estas sinonimo
kaj mem priparolas aludon

ni diras "pendita je haro"
pensado - sankta anonimo
ne ĉiam gvidas al memstaro
Zuriko, la 18an de marto 1997