Soneto kun voko ATENTU!
domaĝe daŭrigu ni temon
najbarin' vizitis lavejon
ŝtelisto do ŝian loĝejon
montrante malnovan dilemon

fripono ridaĉe provokis
"mi volas renkonti Alicon"
"kaj mi tuj informos policon"
kuraĝa virino alvokis

krimulo agadas sukcese
dufoje en la sama loko
difekto fariĝas promese

pro asekuro ne lamentu
por ke ne estu nova ŝoko
atentu multfoje  a t e n t u !
Zuriko, la 25an de marto 1997