Soneto pri paperaj zorgoj
oni min fotis por pasporto
aspektas mi kiel sub veloj
aŭ rekalkulanto de steloj
antaŭ streĉe puna raporto

mi zorgas pri nova bileto
same pri pluaj dokumentoj
ŝtelist' ridas sen sentimentoj
sakras mi tute sen rideto

tiu fripono sen humilo
ne uzus eĉ miajn paperojn
nur ŝirus laŭ aĉa malstilo

pri tempo temas kaj pri kostoj
ĉu ili uzos dosierojn
certe ne - nur povon de vostoj
Zuriko, la 11an de aprilo 1997