Soneto pri diversaj devoj
ĉiu havas siajn problemojn
ne plaĉas iun Mona Lisa
de Beaufront fariĝis markiza
la vivo similigas gemojn

blasfemas ofte purigistoj
vulgare antaŭ la fenestro
ĉar vento blovas kiel estro
koleron vekas navigistoj

ankaŭ havis zorgajn plagaĵojn
iam Leonardo da Vinci
forĵetante malfacilaĵojn

li restis ja en historio
same ankaŭ iu Medici
rezulto de norma vario
Zuriko, la 16an de aprilo 1997