Soneto pri konataj plendoj
"ni ne akceptu nazi-porkojn"
skandis manifestantoj laŭte
similaj simptomoj subhaŭte
danĝere reeĥis alvokojn

"perdiĝis ie idealoj"
ĝemas radia mikrofono
"idealo - krista dornkrono
kaj resto iras al banaloj"

"unua idealo dia
aliaj - hurlo de ŝakaloj
sed diablo ne estas pia"

"ni homoj antaŭ kosmaj povoj
troviĝas en mikronaj skaloj
sortitaj per diaj scipovoj"
Zuriko, la 21an de aprilo 1997