Soneto pri rompita vojo
kutimoj laste sovaĝiĝis
sen kor' sen spirit' - jen skeleto
mi prenis l' verson de poeto
krom l' senco ĝis nun disvolviĝis

rigardas mi nun skeletaron
en tramo en klubo en valo
sur placoj en ĉiu kvartalo
neante tiun spektaklaron

diboĉe vestita pensanto
seka penso - ŝtrumpo pisita
sentado de cindr-diamanto

oni ne alportas novaĵojn
ĉar l' pensvojo restas rompita
sed distribuas minusaĵojn
Zuriko, la 22an de aprilo 1997