Soneto pri klostraj eventoj
plago de soci-aktiveco
al kiu oni faras leĝojn
por certigi moralajn seĝojn
perverse nomiĝas justeco

por tiuj aferoj mi pensis
biciklante tra ebenaĵoj
ankaŭ preĝante ĉe klostraĵoj
ĉar vojo diverson ja densis

tie ne plu estis monaĥoj
sed vere majstraj kuiristoj
tre ĝoje por niaj stomakoj

post l' kvindek kvara kilometro
Barbara ravis pri flegistoj
genuoj brulis per salpetro
Karthause Ittingen, la 24an de aprilo 1997