Soneto pri blanko ruĝita
oni prenis lin de scenejo
kie li kantadis cigane
provante fortiĝi sed vane
survoje al malliberejo

friponoj kaj spirit-GIGANTO
ocean' kaj eta KON-TIKI
EGIPTAn SONĜUMOn konvinki
ke ruĝas la BLANK-ELMIGRANTO

krome de tro granda frekvenco
etoso estis nostalgia
perdiĝis ie kondolenco

kelkaj miras pri dekadenco
prognozo nur patologia
ĉar mankas ja saĝa potenco
Zuriko, la 28an de aprilo 1997