Soneto post surprizveturo
akompanante ŝin al trajno
por daŭre komune susuri
mi devis al sudo veturi
belege finiĝis semajno

ŝipe al insulo Brissago
gastame nin servis Tiĉino
per manĝo kaj tre bona vino
ni ofte drinketis dum vago

nova adreso kun kameno
Giumaglio la CASA VASELLA
odoras rost' kun rosmareno

lastfoje traŝiris mi reton
kun tro multe da BOMBONELLA
mi skribis pri Staff la soneton
Giumaglio, la 29an de aprilo 1997