Soneto iom kabareta
en la ateliero festo
TEATRO STOK nun jubileas
memore oni ŝercon kreas
krom la historia honesto 

terpomoj maronoj salatoj
manĝo simpla - gravas humuro
resonas riproĉa sekuro
en kelkaj ĉikanaj trabatoj

ofte tre ĝojas atakita
dum atakanto koleriĝas
poento eĥas returnita

Ramzeso sentas sin vakuma
Kasperĉjo tiel ĝojfamiĝas
vespero estis unikuma
Zuriko, la 4an de aprilo 1997