Soneto kiam mi ĥoĥolas
tre ofte mi nenion volas
nek pensi nek legi nek kanti
eĉ ne enkorigas min Gandhi
entute mi ĉion ĥoĥolas

estas ĝuste bona okazo
amiko iras al Berlino
konstante - mi kaj amikino
trinkas kun li je lia kazo

li estas judo kaj germano
peĉanto - revenos al si mem
sed ĉiam restos fremdlandano

eksentis mi koregan premon
"skribu kiam vin ĝenos problem'"
"kuraĝe asekuru memon"
Zuriko, la 7an de aprilo 1997