Soneto kun retpilkistinoj
aĉeti tuttagan bileton
por vojo al arko de belo
signifas vojaĝi sen celo
vetero kovris mirakleton

en knajpo hispana perone
ni trinkis bieron fervore
ĉar ĉio aspektis folklore
kaj ankaŭ bongustis impone

retpilkistinoj post "tri - nulo"
veturis feliĉaj al domo
surmonte regadis nebuloj

pluvanta svisia ĉielo
normalas ne kiel fantomo
sed kiel ploranta anĝelo
Montreux, la 19an de majo 1997