Soneto ĉe konstitucio
la leĝo jam estas deviga
oni ne povas nun disputi
sed adekvate zorge muti
dum premas kongruo laciga

krom ĝi karesas ankaŭ pikas
kaj portas ja bonajn novaĵojn
tamen tenas malfacilaĵojn
komence la ŝanĝojn indikas

mem la prezidento ne scias
kiel nomi konstitucion
popolo ne ĉiam nacias

"EN ZORGO" - nomo laŭ komenco
elvokas halucinacion
sur tute malĝusta frekvenco
Zuriko, la 25an de majo 1997