Soneto pri patrinaj zorgoj
"ne eliru Staĉjo sen ŝalo"
memoro pri voĉo amanta
pri korpo en tombo kuŝanta
malvarmo alvenas al valo

tiam odoris varma majo
ĉar ŝi ricevis freŝajn florojn
adiaŭo tristigis korojn
ŝin liberigis kosma kajo

entute ne estus ekzisto
nek en la strofoj fantazio
sen povo de la malrezisto

idealo venas el ŝtono
momentokaza iluzio
kaj tuj revenas al malkono
Zuriko, la 26an de majo 1997