Soneto pri pola kvalito
se mi loĝus en mia lando
ne "Nestlé" sed KNEDLE mi manĝus
polan polison mi aranĝus
ne de "Gerling" je bankrot-stando

mi ne legus Marquard-gazetojn
nek fiajn de Passauer Presse
al foiro kaj ne al "Messe"
"Patek Philippe" donus ridetojn

vi povas tute moke ridi
sed "SVISAn PRODUKTOn" ĉe l' varo
oni povas ĉie ekvidi

skribu ankaŭ "POLA KVALITO"
ne timu pri la kontraŭstaro
por vi estos granda merito
Zuriko, la 7an de majo 1997