Soneto pri propagandismo
mi aŭdis Radion "Maria"
sufiĉe longe eĉ tro multe
ĉe fino jam preskaŭ tumulte
etoso estis histeria

timigis cinika malico
ataki ĉion kaj per ĉio
validis nur unu racio
neiĝis anima kaprico

kampanjo tipe propaganda
kiel kontraŭ terpom-skarabo
dum "klasbatalo" renoviĝas

lavado de cerboj tro granda
kristana humilo post rabo
reflekso jam ne rapidiĝas
Zuriko, la 13an de junio 1997