Soneto blank-nigre flagita
per framboj pleniĝas ĉielo
dolĉegaj sed tamen nur ruĝaj
do falsfarbigite prijuĝaj
pli bone konvenus mielo

koloras simile ĉerizoj
fragoj plenigas ruĝe kruĉon
Sankta Petro - forĵetu ruĝon
ĉar tiel ja ruĝis ĉemizoj

mi restu ĉe blanko kaj nigro
blank-ruĝo signifas nenion
atentigu polojn per fingro

pendigu nur blank-nigrajn flagojn
per ĝeno okupos ni ĉion
eltenante diversajn plagojn
Zuriko, la 17an de junio 1997