Soneto penseme kruela
se iu min demandus lerte
kiu estas intelektulo
kaj kiu kanibal-murdulo
ekgrincus mia cerbo certe

kial tiel stranga kadenco
pensemo kaj kruel-danĝero
ambaŭ ligas ja kariero
respondeca pri konscienco

kiam iu min boninstigas
sed ne plaĉas al mi metodo
ne helpas mi kaj ne barigas

kiam tamen mia pensado
trafos baron de ĝena kodo
mi agas per malkontentado
Zuriko, la 18an de junio 1997