Soneto varie cerbuma
Dio per morto egaligas
kloĉardon kaj sanktegan papon
proleton kaj riĉan satrapon
ĉi-arte povon realigas

l' plej granda sekreto moviĝas
kial ni ĉiuj devas morti
kaj kiel la pensojn kunporti
esto kun nenio plektiĝas

spiriton la kredo nun levas
iu aĉajn librojn min donis
sed honti mi tute ne devas

mi traktas ĉion empirie
mistikon mi ankaŭ ekkonis
ĉar homo cerbumas varie
Zuriko, la 2an de junio 1997