Soneto pri mecenataĉoj
respondo ĝentile formala
la ĉefo ĝin mem ne subskribis
ĉar fama kompano ne tribis
realeco estis banala

afero ŝajnis pritaksita
pro tio mi sendis leterojn
kaj ankaŭ aldon-dosierojn
sed adres' okazis fuĝita

ĉu skribi poemojn aŭ ludi
ho tiom da pluraj ludantoj
ĉiu volas riĉe konkludi

por tropleniĝanta soleno
iam pere de mon-luantoj
la kason sortigos malpleno
Zuriko, la 24an de junio 1997