Soneto aliinterpreta
min subordigis burokrato
li volas por ke mi edziĝu
kaj por ke mi tute ŝanĝiĝu
laŭ paragraf' de diplomato

homo kiu perdis pasporton
tute multe entreprenante
kun unu virino vivante
ne volis malhelpi la sorton

sinjoro ĉu vi volas aŭ ne
mi edzas sed ne laŭ devigo
krom tiel malbone aŭ eĉ tre

eniras mi nun la edzecon
je prezo de luksa troigo
mi flegos mian liberecon
Zuriko, la 26an de junio 1997