Soneto pri vojo al perdo
forkuru de l' formoj iliaj
ne diru ke de samlandanoj
se ili nomiĝas ruzanoj
propruloj estas pli rabiaj

oni elektis ilin male
kiel do vivi en patrujo
pli bone kuri al fremdujo
trankvile kaj horizontale

saltante en antaŭinferon
atendante la paradizon
oni ja estingis esperon

bedaŭre ne funkcias cerbo
oni ŝanĝis karakterizon
la vojo nur gvidas al perdo
Giessbach, la 8an de junio 1997