Soneto pri granda inundo
Vroclavon inundo perfortis
Zuriko per suno pleniĝas
kaj tiel makabro laviĝas
ĝis nun multe da homoj mortis

mi provas voki Margareton
sed kablo estas disrompita
aŭ ŝia dom' jam dronigita
blus-anĝelo tenas sekreton

ni ne diru pri Di-aŭguro
ekzistas ja okazantaĵoj
kun eksterhomeca mezuro

reflekso pri vivo alvenas
kiam nigras malfacilaĵoj
sed homo teruron eltenas
Zuriko, la 12an de julio 1997