Soneto kun la poetino
anstataŭ "Bonaparte" voki
en l' pola himno kaj ruinon
meritu ni la poetinon
ŝi volis cezaron sufoki

l' afero ŝin ne humiligas
alie "dekjaraĝ-forpeloj"
plenumis honoron kun celoj
kaj ĝis nun despoton ridigas

poetino kaj apostato
ŝi traktis tiel kaporalon
kiel mi nun pensas pri NATO

poento ŝajnas kompatega
kiu laŭdas Napoleonon
tiu fariĝas ridindega
Zuriko, la 13an de julio 1997