Soneto pri la lernolibro
oni eldonis lernolibron
de l' lingvo kiu ne ekzistis
fariĝis monda - poste pistis
tenante silenton aŭ vibron

komence du poste tri kaj pli
post jaroj membriĝis tre multaj
kaj por ke resti maltumultaj
ruĝiĝis nombraro sur foli'

sed tiuj kiuj vere restas
kaj tiuj kiuj nun alvenas
tutcerte ke ili honestas

moviĝas grandegaj kaj etaj
helpantoj kaj kiuj nin ĝenas
poetoj kaj pens-malkompletaj
Zuriko, la 14an de julio 1997