Soneto je kapo malplena
momente la kapo malplena
ne povas elpensi eĉ stulton
ĉu via cerbo tenas kulpon
aŭ agas jam eco devena

entute vi sentas nur naŭzon
ĉe unu fenestro teruron
ĉe l'dua traboratan muron
efekto antaŭigas l' kaŭzon

almenaŭ ne povas mi droni
proksime en pura aero
ĉar iu volas telefoni

nenion ŝanĝas dekalogo
ŝton-tabuloj ja ne tenero
finaĵo anstataŭ prologo
Zuriko, la 17an de julio 1997