Soneto laŭ demokratio
mi estis ofte kontraŭ maso
alie kontraŭ tumultaĉo
en kiu sidas nur stultaĉo
nun restas mi en embaraso

homo - vivestaĵo komuna
volas sin provi solidare
montri valorojn malavare
en grupo restas oportuna

demokratio ne plu sanas
kie daŭras referendumo
tie kolektiv-saĝo vanas

kontraŭ si balotas popolo
kaj politikumas forumo
progreso fariĝas petolo
Zuriko, la 20an de julio 1997