Soneto iom aŭstralia
vidalvide de la fenestro
flirtas la australia flago
sen vento neniu reago
sed tamen kiel ĉe orkestro

verdigi pacan oceanon
antaŭe preni anglan kronon
per rido envolvumi tronon
detrui mentalan peanon

alvoko al ĉiuj aŭtoroj
skribu unu frazon latine
kiel moto por verk-lektoroj

en la malnovgreka altare
egalas spirito finfine
Esperanto susuras mare
Trachsellauenen, la 26an de julio 1997