Soneto je ambaŭ signifoj
Barbara volis al Rugio
sed forveturis al Tiĉino
ĉar tie estas bona vino
kaj daŭre festas Valpurgio

La Lupa - nomo de virino
Hetajro kun flamantaj haroj
kortuŝe kantas ĉe altaroj
kvaliton certigas rutino

Vergeletto - ambaŭ signifoj
lingvo-konantoj ĉion scias
sed tamen zumas miskomprenoj

en montarbaro inter klifoj
ŝi nun je belo emocias
mi venos tien por refrenoj
Zuriko, la 29an de julio 1997