Soneto je kosma kaoso
Chagall sidas nun sur la nubo
kun vizaĝ' de trista anĝelo
tuj sendas tondron el ĉielo
Popielarczyk kun ĉapa tubo

artistoj en kosmo nun festas
sur tero mi finis skribadon
kaj por mi donas la demandon 
kial mi kun ili ne restas

ĝuste la sonetkrono pretas
por stranga eksperimentado
per rektlaŭvorta tradukado

mi ĵonglas - fabelo konkretas
principojn kvitancas ĥaoso
sen rimo sen ritmo por gloso
Zuriko, la 7an de julio 1997