Soneto pri militpetoloj
disvastiĝas NATO-manio
ofte nin paktoj disrevigis
kaj pacon aĉe mispravigis
atestas klare historio

lascivo troviĝas en cerbo
"unue pafu perfidulon
kaj poste veran kontraŭulon"
instruas soldata proverbo

nun poloj perdis bonan ŝancon
en mezo ligi ambaŭ flankojn
la usonanoj gvidas dancon

oni daŭre ŝercos pri poloj
ke ili havas pajlajn tankojn
de NATO venos nur petoloj
Zuriko, la 8an de julio 1997